***************************************************************************

SCIENCA KALKULILO
por la Palm-Organiziloj

MODELO SC-103PC
===============

Versio 1.28, 2003-10-09 de Thomas llinger (oelli@murinsel.at)
Inform- kaj elshutpagho: <http://purl.oclc.org/NET/oelli/sc>

***************************************************************************

FUNKCIOJ

La programo SC-103PC disponigas al vi potencan, libere distribueblan
sciencan poshkalkulilon por la Palm-poshkomputiloj. Aldone al la sciencaj
funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj
konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN).
Aldone, la kalkulilo ofertas valutmoduson por simpla konvertado
inter 17 diferencaj valutunuoj. Ankau kalkuladoj kun miksitaj valutunuoj
estas subtenataj.
Estis atentata, ke la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera
poshkalkulilo, por ke la uzanto rapide kaj sekure sin orientu.

La programo automate adaptighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj. 
Krome, ghi automate rekonas kaj utiligas ekranojn kun alta distingivo 
(320 x 320 rastrumeroj) de la Sony-Cli-oj kaj aparatoj kun operaciuma 
version 5 au pli.

Ghi haveblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante.

***************************************************************************

POSTULOJ

* Palm-operaciumo versio 2.0 au pli

* MathLib: Temas pri libera dinamike bindebla biblioteko,
kiu ekde Palm-operaciumo 2.0 uzeblas de chiuj Palm-programoj, kiuj
bezonas matematikajn funkciojn kun duobla precizeco konforme al
IEEE-754. Ghi estas distribuata lau la Biblioteka Publika GNU-Permesilo
kaj estas libere elshutebla kune kun dokumentaro kaj fontkodo che
<http://www.radiks.net/~rhuebner/mathlib.html>.
Ghi ne estas parto de la programo SC-103PC, sed la arkivo enhavas kopion
de ghi por via komforto.


***************************************************************************

DOKUMENTARO

Haveblas plenaj instrukcioj en HTML-formato en la germana kaj la angla
lingvoj. (Pro la maldiligenteco de la tradukanto ne ekzistas plenaj 
instrukcioj en Esperanto!)

* Por la germanaj instrukcioj malfermu la dosieron
"Bedienungsanleitung.html" en la dosierujo "deutsch".

* Por la anglaj instrukcioj malfermu la dosieron
"Instruction_Manual.html" en la dosierujo "english".


***************************************************************************

INSTALADO

Se vi ankorau ne scias, kiel instali aldonajn aplikajhojn en la
Palm-aparaton, konsultu la manlibron, kiun vi ricevis kune kun la
aparato.

Instalproceso:

* Unue instalu la dosieron MathLib.prc en vian Palm-aparaton, se ghi
ankorau ne estas instalita.
RIMARKO: Char la MathLib ankau estas uzata de multaj aliaj
Palm-aplikajhoj, ghi eble jam estas en via Palm-aparato kaj ne plu
necesas instali ghin. (MathLib ne videblas kiel aplikajho. Se vi ne
certas, chu MathLib jam estas en via Palm-aparato, simple instalu ghin.)
 
* Decidu, kiun lingvan version de la SC-103PC vi volas uzi. Vi trovas la
diferencajn versiojn en la subdosierujoj deutsch, english kaj
esperanto. Instalu la tie trovighantan dosieron SC-103PC.PRC kiel
kutime in vian Palm-aparaton.

* Nun trovighas aplikajho kun la nomo SC-103PC kaj nedifinita
kategorio en la Palm-aplikajhadministrilo. Tushu ghian piktogramon por 
montri SC-103PC. 


***************************************************************************

PROBLEMSOLVADO

Se SC-103PC krashas kiam uzata kun la aplikajho TealLaunch, instalu
la plej novan version de TealLaunch.


***************************************************************************

PROGRAMADAJ INFORMOJ

Chi tiu programo estis kreata per Amiga-A4000-komputilo uzante la jenan
programaron: Palm-SDK (versio 5), PRC-iloj (versio 2.2), GCC (versio
2.95.3-kgpd) kaj PilRC (v3.0 alpha).

La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo,
kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas
en Aminet che <http://ftp.uni-paderborn.de/aminet/dirs/dev_c.html>.
La programo estis testata en la jenaj aparatoj:
Palm-imitilo, PalmPilot-Profesia, Palm IIIx, Palm V, Palm m100,
Palm m105 kaj Palm m505.

***************************************************************************

HISTORIO

V1.28, 2003-10-09: Eraroj korektita.
V1.27, 2003-09-29: Eraro dum Sony-Cli-aparatoj kun Palm-operaciumo ekde
                   versio 5 korektita.
V1.26, 2003-09-28: Formularo por redakto de memoroj aldonita, kiu montras
                   chiujn memorenhavojn.
                   Subteno por altdistingivaj ekranoj de Sony-Cli-aparatoj 
                   kaj aparatoj kun Palm-operaciumoj ekde versio 5.
                   Ne plu bezonatas Latin-3-tiparo por la Esperanto-versio.
V1.25, 2002-08-12: Vidigo de cifraj klavoj en Sony-Cli-aparatoj kun
                   nigra-blanka ekrano korektita.
V1.24, 2002-08-11: Vidigo de cifraj klavoj en Sony-Cli-aparatoj kun
                   kolora ekrano korektita.
V1.23, 2002-08-09: Kalkulo de la faktorialoj de ne-entjeraj nombroj estas
                   raportata kiel eraro.
                   Programgrandeco malpligrandigita per uzo de specialaj
                   tiparoj anstatau de rastrumo.
V1.22, 2002-08-03: Klavarkombino [2nd][M+] nun estas subtenata kiel
                   priskribita en la uzinstrukcioj.
                   Pritrakto de tiparoj korektita. Nun ankau en malnovaj 
                   versioj de la Palm-operaciumo (3.0) montratas la
                   granda tiparo.
V1.21, 2002-03-22: Krasho dum uzo de [M+] korektita.
V1.2,  2002-03-21: Eraroj dum tondujaj operacioj kaj kalkuloj en logika
                   moduso korektitaj.
V1.1,  2002-01-19: Serioza eraro dum skribado en memoron 1 ([STO][1])
                   korektita. Tiu chi eraro kauzis anstatauigon de la unua
                   valutunuo kaj krashojn.
                   Dum kopiado en la tondujon ankau en la scienca moduso 
                   nun uzatas la en la preferajhoj elektita nombroformato.
V1.02, 2002-01-06: Krasho korektita, kiu okazis dum forlaso de SC-103PC, 
                   se ghi estis plenumita en konstanta memoro ("flash").
V1.01, 2001-12-23: Eraro pri kalkuladoj kun la operacio [->xy] korektita:
                   nun eraro estas raportata, se radiuso de polusa koordinato
                   estas negativa.
V1.0,  2001-12-13: Unua oficiala versio eldonita (surbaze de SC-102P).

***************************************************************************

ESTONTECO

- Plivastigo de logika moduso al 64 bitoj
- Dekuma aritmetiko anstatau duumaj operacioj

***************************************************************************

DANKESPRIMOJ

Mi volas speciale danki al jenaj personoj:

* Mia frato Markus llinger por helpo pri la angla dokumentaro, por la
mCWEB-sistemo kaj la Amiga-kalkulilo "Taschenrechner", kiu servis kiel
sciobazo por tiu chi projekto.
* Richard Hable por la Esperanto-traduko, helpo pri la dokumentaro kaj
beta testado
* Bernd Gollesch kaj Peter Gsellmann por beta testado

